Rigardo sur Lejdeno

 

La fino de la franca epoko kaj la veno de Willem 1a ne alportis pliboniĝon por la kompatinda urbo. Nur post 1830 Lejdeno denove komencis reprosperi. Kaŭze de la pliboniĝantaj medicinaj ĉirkonstancoj la loĝantaro de la tuta lando, ankaŭ en Lejdeno, ekkreskis. Por Lejdeno tio estis favora. Pro la kreskanta nombro da homoj en kaj ĉirkaŭ la urbo Lejdeno povis denove pli profiti per sia regiona bazara funkcio. Kaj en la 19a jarcento Nederlando industriiĝis. Ekestis novaj metibranĉoj kaj grandskalaj fabrikoj, kie multaj laboristoj ekhavis laboron. En Lejdeno ekzemple fondiĝis la Grandforĝejo, moderna ferforĝeja entrepreno. Ankaŭ la tekstilproduktado revenis. Diversaj fabrikistoj, inter kiuj la kovrilfabrikisto Zaalberg, establiĝis en Lejdeno.

Tamen ne estis tiele, ke Lejdeno komencis novan oran jarcenton. La reboniĝo efektive okazis, sed la iamaj riĉaj tagoj ne revenis. En la daŭro de la jaroj la loĝantaro kreskis tiom forte, ke oni konstruis novajn grandajn loĝkvartalojn ekde la komenciĝo de la 20a jarcento. La nombro de enloĝantoj kreskis de 28.500 en 1813 ĝis 60.000 ĉirkaŭ 1900.

En la 20a jarcento la urbo plu kreskis nerapide. La nombro de enloĝantoj restis kreskanta. La ekonomio jen progresis, jen regresis. La komunumo havis malmultan monon por elspezi. En la jaroj '60 ĉiam pli klariĝis, ke Lejdeno fariĝis urbo minacata de regreso.

En la historia centro de la urbo la konsekvencoj de mankanta konservado kaj monmanko por restaŭro ĉiam pli klariĝis. La domoj en la antaŭmilitaj laboristaj kvartaloj ne plu kontentigis la modernajn urbanojn. Lejdeno havis zorgojn. En 1967 Lejdeno bonvenigis la 100.000an enloĝanton; en 1973 restis ankoraŭ 98.000 kaj la petrolkrizo en 1973 signifis la komencon de ekonomia krizo, kiu ŝajnis bremsi la perspektivojn por urba reboniĝo.

Sed ĝuste en la jaroj '70 Lejdeno komencis rimarkindan renovigon. En tiu tempo oni metis la bazon por nova impeto, per kiu la hodiaŭa Lejdeno sin prezentas al enloĝantoj kaj vizitantoj.

Nova komenco

Fine de la 19a jarcento Kamerlingh Onnes faris esploron ĉe la universitato pri malaltaj temperaturoj. En sia laboratorio li atingis la plej malaltan temperaturon, kiun oni mezuris ĝis tiam surtere. Pro tiu ĉi ‘plej malgranda glaciepoko’ Lejdeno altiris mondskalan intereson kaj Kamerlingh Onnes ricevis la Nobelpremion.