Rigardo sur Lejdeno

 

La franca superrego ne alportis plibonigon. Lejdenon trafis grava krizo. Pli ol duono de la loĝantaro vivis en mizero. En 1807 okazis unu el la plej grandaj katastrofoj el la historio de Lejdeno. Pulvoŝipo, ŝarĝita per 37.000 funtoj da pulvo, kiu -kontraŭregule- kuŝis en la centro de la urbo, eksplodis la 12an de januaro. Parto de la centro forbloviĝis. Centoj da domoj estis ruiniĝitaj kaj centoj da aliaj estis grave damaĝitaj. Kiam la rubaĵoj estis traserĉitaj oni nombris 151 mortintojn kaj centojn da vunditoj. Ankoraŭ ĉiam la loko de la eksplodo estas facile retrovebla. Sur la ekestinta vaka loko poste kreiĝis la parko 'Van der Werf', bela loko en la nuna centro.

La katastrofo de la pulvoŝipo

La lejdena historio konas kelkajn rimarkindajn figurojn. Unu el tiuj estas sendube 'Goeie Mie', virino kiu vivtenis sin per la mortigo de homoj, kies vivon ŝi antaŭe asekuris. Kiam ŝi fine estis arestita en 1883, ŝi verŝajne jam finis tridekon da vivoj. Ŝia proceso altiris internacian atenton kaj la reston de sia vivo, ankoraŭ tridek jarojn, ŝi devis pasigi en malliberejo.