Rigardo sur Lejdeno

 

Tamen la sukceso ne estis senfina. Lejdeno ne kapablis respondi al la demando pri tekstilo de la grandaj komercistoj. Kaj la tekstillaboristoj, kiuj vidis la riĉaĵojn de la komercistoj kaj grandaj fabrikistoj, sed vivis mem en mizeraj cirkonstancoj kaj devis fari la pezan laboron, strikis de tempo al tempo por eldevigi pli bonajn laborcirkonstancojn. La salajroj pro tio fariĝis relative altaj kaj ĉiam pli da laboro estis donita al tekstillaboristoj sur precipe la brabanta kamparo, kiuj kontentis pri malmulte da mono. Multaj bonaj fakuloj turnis la dorson al Lejdeno.

En la 18a jarcento la nombro de enloĝantoj de Lejdeno daŭre regresis. Ĉirkaŭ 1670 loĝis ĉi tie proksimume 70.000 homoj amasigitaj en stratetoj; je la fino de la 18a jarcento restis nur ĉirkaŭ 30.000 homoj kaj la urbo estis grave malzorgata. Regis grava malriĉeco kaj multaj domoj estis forlasitaj. Nur kelkaj entreprenoj povis resti en Lejdeno.

La regreso

Jan van Goyen multe pentris kaj desegnis en sia vivo. Interalie multaj desegnaĵoj pri Lejdeno.