Rigardo sur Lejdeno

 

Estis kvazaŭ Lejdeno pere de sia liberiĝo ekhavis tute novan forton. Jam tre baldaŭ post la liberiĝo la urbo denove ekvivis. La drapofabrikado denove fariĝis la motoro de la lejdena urba ekonomio. Tio ne estis la merito nur de Lejdeno mem. El la Sudaj Nederlandoj, el la flandraj kaj valonaj regionoj, kiuj estis ankoraŭ okupataj de la hispanoj, multaj fuĝis al la nordo, interalie al Lejdeno. Inter ili estis multaj tekstillaboristaj fakuloj. Per sia kono pri modernaj teknikoj ili donis novan impeton al la lejdena industrio.

Novaj tekstilspecoj estis produktataj kaj trovis volontan aĉetadon en- kaj eksterlande. Oni bone organizis la tekstilfabrikadon en Lejdeno por garantii la kvaliton. Por ĉiu tekstilspeco estis halo, kie ekzamenistoj severe kontrolis la kvaliton de la produkto. Eble estas sciinde, ke la lano per kiu oni atingis tiun sukceson devenis el Hispanio.

Ankaŭ sur la tereno de scienco Lejdeno pligraviĝis. Jam tre baldaŭ post la liberiĝo la Statoj de Holando kaj Zelando danke al la interveno de Willem van Oranje fondis la unuan universitaton de Holando. Speciale fondita kiel lernejo por protestantaj instruistoj, ĝi samtempe ankaŭ estis rekompenco por Lejdeno, kiu tiom brave rezistis kontraŭ la hispana sieĝo. Universitato ja ankaŭ estis fonto de enspezoj por la lejdenanoj. La ĉeesto de profesoroj kaj studentoj alportis monon al la urbo.

Ĉe la komenciĝo de la 17a jarcento Lejdeno bonege fartis. La urbo rapide kreskis. Lejdeno fariĝis la plej grava industria urbo de Holando kaj la plej granda tekstilurbo de Eŭropo. Tra la tuta mondo oni mendis la lejdenajn serĝojn, bombazinojn kaj fustenojn, kiel oni nomis la diversajn ŝtofojn. Por ebligi la loĝadon al la miloj da alfluantaj tekstillaboristoj la urbo estis diversfoje pligrandigita. En la centro, kie loĝis la riĉaj tekstilsinjoroj, leviĝis grandaj, pompaj sinjoraj domoj, kiuj karakterizas ankoraŭ hodiaŭ la aspekton de la centro.

En tiu ĉi ora jarcento Lejdeno tiris forte la atenton ankaŭ sur aliaj terenoj. La universitato floris. Grandaj nombroj da studentoj ebligis enspezojn al aferema meza klaso en la urbo. Sciencistoj kun granda renomo, kiel Heinsius kaj Clusius kaj poste Boerhave kaj 's Gravesand, venis al Lejdeno por studi kaj instrui ĉe la universitato.

Sur la tereno de la belartoj Lejdeno floris en la 17a jarcento. Kelkaj el la plej konataj nederlandaj pentristoj el la historio, kiel Rembrandt van Rijn, Jan Steen kaj Jan van Goyen devenis el Lejdeno. En Lejdeno estis, danke al la riĉeco kiun alportis la tekstilo, sufiĉe da mendoj por daŭre laborigi la pentristojn. La posedo de kolekto de artaĵoj donis prestiĝon al la sinjoroj komercistoj.

La ora jarcento

Unu el la karakterizaĵoj de Lejdeno estas la lejdena prononcmaniero.

Por iu teruraĵo, por alia memkomprenebla afero.

Nur vera “Leienaar”

(lejdenano) dece prononcas "Leidse glipper". Tiu ĉi kromnomo por la enloĝantoj de Lejdeno datumas el la tempo de la sieĝo en 1574. Kiam la situacio inter la muroj fariĝis pli kaj pli malbona, ĉiam pli da homoj fuĝis el la urbo. Ili fariĝis la lejdenaj "glippers" (eskapuloj), kiuj ŝteliris tra la hispanaj linioj kaj tiele eskapis.