Rigardo sur Lejdeno

 

Lejdeno atingis la plej profundan punkton, kiam la hispanoj sieĝis la urbon en 1573 kaj 1574. En 1573 Lejdeno estis bone preparita je sieĝo. Inter la urbaj muroj oni staplis grandajn nutraĵprovizojn. Lejdeno kontraŭstaris la sieĝon glore, kaj kiam en marto 1574 la hispanoj subite foriris, Lejdeno festenis, supozante ke forturniĝis la danĝero. Je granda teruriĝo de la lejdenanoj la hispanoj subite revenis en majo. La sieĝo estis nur mallonge interrompita, ĉar la hispanoj devis batali aliloke. Denove oni sieĝis la urbon. Kaj ĉi-foje la hispanoj havis Lejdenon en mortiga preno. La provizoj, kiuj vivtenis Lejdenon dum la unua sieĝo, ankoraŭ ne estis kompletigitaj. Jam baldaŭ ekestis grandaj nutraĵmankoj. La loĝantaro ĝismorte malsatis pro tio.

La Ŝtatoj de Holando, la landa registaro en tiu tempo, klopodis liberigi Lejdenon per breĉado de la digoj de la rivero IJsel, tiele subakvigante la landon. Tio tamen ne tuj havis la deziratan rezulton, ĉar la akvonivelo estis malalta kaj la vento blovis en nebona direkto. En Lejdeno la situacio ĉiutage pli malboniĝis. Ĉiam pli da homoj mortis.

Daŭris ankoraŭ du monatojn antaŭ ol pluvo kaj ŝtormo kaŭzis ke la akvoamasoj ĉirkaŭ Lejdeno multiĝis. Kaj de tiu akvo la Geŭzoj ekhavis ŝancon alproksimiĝi al Lejdeno kaj minaci la hispanojn. En la nokto de la dua ĝis la tria de oktobro la hispanaj sieĝantoj retiriĝis, minacataj de la akvo kaj Geŭzoj. Fine Lejdeno estis liberigita.

La Lejdena loĝantaro ege suferis. Triono de la popolo mortis dum la sieĝo. Kaj la resto ĝismorte malsatis. Feliĉe la Geŭzoj kunportis blankan panon kaj haringojn. Kaj en la forlasitaj hispanaj tranĉeoj oni trovis grandan mikspoton, kiun oni portis triumfe en la urbon. Tiele naskiĝis tradicio: ekde tiu tempo Lejdeno festas ĉiujare sian liberiĝon kun haringoj, blanka pano kaj mikspoto. Festo, kiu en la daŭro de la jaroj elkreskis ĉiam pli ĝis giganta popolfesto kun grandaj kermeso kaj bazaro. Ĝis en Aŭstralio la homoj festas nuntempe je la tria de oktobro la liberiĝon de Lejdeno.

Sieĝo kaj liberigo, mikspoto kaj haringoj kun blanka pano

Laŭ la legendo la fama lejdena mikspoto estas trovita de orfa knabo, Cornelis Joppensz. Kiel multaj rakontoj ankaŭ tiu ĉi verŝajne ne estas vera. El dokumentoj el tiu tempo montriĝas, ke Cornelis Joppensz vere ekzistis, sed li ne estis orfo. Kaj kvankam li eble unua rigardis la hispanajn tranĉeojn de proksime, la mikspoto estis trovita de iu alia, nome Ghijsbert Corneliszoon Schaeck, ankaŭ ne orfo. Li estis membro de la lejdena civilgvardio, kiu traserĉis la hispanajn tranĉeojn kaj li trovis la faman poton.