Rigardo sur Lejdeno

 

La ĉiam ŝanĝiĝantaj akvoniveloj formis daŭran minacon por Lejdeno. Danke al la konstruo de nombro da digetoj la inundodanĝero tamen malpliiĝis (ĉirkaŭ 1100). Per komunaj streĉadoj la lejdenanoj faris tiujn digetojn. Tiele estiĝis la unua komenciĝo de societo por akvoreguligado, kiu poste elkreskis al Societo por la tuta Rejnlando. Ankoraŭ nun tiu Societo havas la taskon zorgi pri la akvoreguligado kaj akvokvalito por la tuta regiono.

Kiam malaperis la minaco de la Rejnakvo komenciĝis longa periodo de kresko en Lejdeno. Ĉiam pli da homoj ekloĝis en la urbo.

Antaŭ ĉiuj farmistoj kaj fiŝistoj, sed kiam la loĝantaro kreskis venis ankaŭ metiistoj kiuj vendis siajn varojn. La kreskanta produktado provizis ĉiujn tiujn homojn per ekzemple vestaĵoj kaj ŝuoj, dum ankaŭ bierfaristoj trovis grandan klientaron en Lejdeno. En la ĉirkaŭaĵo venis ĉiam pli da homoj por komerci aŭ interŝanĝi siajn proprajn produktojn kontraŭ aliajn. Lejdeno fariĝis regiona foirurbo.

La ĉeesto de la grafoj de Holando ankaŭ ludis gravan rolon ĉe la kresko de la urbo. En la 13a jarcento la grafoj prosperis. En 1247 unu el ili, Vilhelmo la Dua, eĉ elektiĝis reĝo de la germana regno. Ĉar la lejdenanoj subtenis la grafojn de Holando, ili ricevis diversajn privilegiojn de la grafoj. Verŝajne jam en la komenco de la 13a jarcento Lejdeno ricevis urborajtojn, sed la plej aĝaj konservitaj pruvoj pri urbaj rajtoj datumas el 1266. Tiam Floris la Kvina donis novajn privilegiojn al la urbo kiel dankon pro la subteno de la lejdenanoj.

Unu el la privilegioj, kiujn havis la urbo Lejdeno, estis libereco de limimposto kaj kelkaj lokaj impostoj. Tio ĉi kaj la pro tio ĉiam kreskanta laborebleco altiris multajn homojn al la urbo. La nombro de enloĝantoj daŭre kreskis.

En la 14a jarcento la urbo estis multfoje plilarĝigita kaj novaj kanaloj estis fositaj. La plej grava okupo en Lejdeno fariĝis la fabrikado kaj komerco de drapo. La lejdena drapo estis tre bonkvalita. De malproksime malantaŭ la limoj venis la mendoj.

La plej granda ombro super la lejdena feliĉo estis la pesto. La 'nigra morto' estis terura malsano, kiu ekde proksimume 1350 regule trairis la urbon kaj postlasis spuron el mortintoj. Tamen, kvankam pro tio la loĝantaro ne plu kreskis, Lejdeno ekonomie ne malbonfartis. Nur ĉirkaŭ la jaro 1500 la drapkomerco stagnis kaj la enloĝantoj pli malbone fartis. Senlaboreco ekregis. Ne nur en la urbo, sed ankaŭ en la ĉirkaŭanta kamparo. Longdaŭra periodo de florado definitive finiĝis.

La kresko de la urbo