Rigardo sur Lejdeno

 

Post la malapero de la Romanoj la regiono ree fariĝis tia, kia ĝi estis antaŭ tiu tempo; malfacile atngebla kaj marĉa tereno, kie apenaŭ loĝis homoj. Nur ĉasistoj kaj fiŝistoj rondiris ĉi tie. La rakonto pri Lejdeno denove ekvivas nur en la 10a jarcento. Tiam la regiono estis regata de la episkopoj de Utreĥto. Sur dokumentoj el tiu tempo troviĝas listo de farmejoj, el kiuj kelkaj kuŝas en la vilaĝeto Leithon. La aŭtoritato de Utreĥto cetere severe elproviĝis. Veninte el la maro, la vikingoj rabante malsekurigis la ĉirkaŭaĵon. Kaj en la regiono loĝis potencaj familioj, kiuj kiom eble plej multe neglektis la potencon en Utreĥto. La lokaj sinjoroj daŭre malhelpis unu la alian kaj Utreĥton.

Ĉirkaŭ la jaro mil oni aranĝis fuĝejon sur la insulo inter du branĉoj de Rejno. Por fuĝi antaŭ altiĝanta akvo, sed ankaŭ por esti pli sekuraj en kazo de alarmo, oni konstruis monteton. Sur tiu ĉi monteto oni jam baldaŭ konstruis defendan muron. Kaj speciale danke al tiu ĉi muro ('burgo') -kiu nun ankoraŭ situas centre en la urbo je ŝtonĵeto de la urbdomo - sur tiu ĉi loko ekestis permanenta loĝloko. En la sekura proksimeco de la burgo estiĝis vilaĝeto.

Kaj la nomo de Lejdeno? La nova vilaĝeto sub la burgo ne estis la malnova Leithon de la farmejoj. Tiuj ĉi situis sur la loko kie nun kuŝas Leiderdorp. Sed ĉirkaŭ 1050 la nova vilaĝo transprenis la nomon de Leithon kaj ekde tiu tempo el la vilaĝeto kreskis urbo: Lejdeno. Kaj kiam en la 11a jarcento tie ekloĝis la grafoj de Holando, la estonteco de Lejdeno estis certa.

Sub utreĥta regado