Rigardo sur Lejdeno

 

La rekonstruado de Lejdeno forte ŝanĝiĝis en la lastaj dudek jaroj. La kontrasto inter 1973 kaj hodiaŭ estas rimarkinda. La urba centro estas nun grandparte restaŭrita kaj karakterizas la aspekton de Lejdeno. Samkiel en la jaroj '60 cetere, sed tiam la urba centro certe ne aspektis agrable. La malnovaj kvartaloj, kie la loĝado fariĝis malpli plezura, estas renovigitaj kun konsiderinda rapideco. Tiel por la enloĝantoj kiel por la multaj miloj da vizitantoj, kiuj venas ĉiujare al Lejdeno, la urbo estas restarigita en plena gloro.

La plej okulfrapaj ŝanĝoj okazis en la urba centro. En la fino de la 1960aj jaroj la centro estis neglektita kaj malorda. La historia karaktero de la urbocentro estis minacata malaperi por ĉiam. En tiu tempo 'historia' signifis en la interno de la urbo antaŭ ĉio 'malnova kaj kaduka'. Malnovaj domoj staris en malnovaj kvartaloj kaj ofte eĉ ne estis kontaktigitaj kun la kloakoj. La kanaloj pro tio ankaŭ ne estis en tre bona stato. La kanaloj, kajomuroj kaj pontoj ne nur estis malbone konservitaj, sed ankaŭ daŭre malbonodoris en la urbo pro la malplenigado de la kloakoj en la kanalojn. Ofte ankaŭ la loĝantoj deponis la malpuraĵojn en la akvon. Malsaniga kaj malagrabla situacio.

Malbone statis la multaj dometoj en la antaŭmilitaj laboristaj kvartaloj. Kiam komence de tiu ĉi jarcento la kresko de la loĝantaro montriĝis nehaltigebla, oni rapide devis konstrui tutajn novajn kvartalojn por loĝigi laboristojn kun iliaj familioj. Ofte estis dometoj dense konstruitaj. Kiom eble plej multaj homoj devis havi loĝejon por malmulte da mono. Post interveno, ĉirkaŭ 1902, de la registaro la situacio iom pliboniĝis. Oni diktis normojn kaj minimumajn mezurojn por la dometoj.

Post la dua mondmilito la rekonstruado kaj novkonstruado por la ĉiam kreskanta urbanaro havis prioritaton. Tio postulis la tutan monon. La antaŭmilitaj kvartaloj, ofte ankaŭ jam kvardek-jaraĝaj, kaj la urbocentro estis neglektitaj. Mankis simple la mono por fari pli. La lejdena industrio ankaŭ ne kontribuis al pli bona aspekto de la urbo. Multajn industriojn oni lokis en la urbocentro en malnovaj fabrikoj kun nesufiĉaj facilaĵoj.

Kiom ajn bone la lejdena industrio fartis de tempo al tempo, tio ankaŭ ne kontribuis al plibeligo de la urbo.

En la 1960aj jaroj ŝajnis, ke ĉio pliboniĝas. La tuta Nederlando estis optimisma. Ankaŭ en Lejdeno oni aŭdis pri renovigo kaj modernigo de la urbo. Lejdeno devis fariĝi granda urbo. En la centro devis veni loko por oficejoj kaj entreprenoj kaj la urbo devis fariĝi pli bone atingebla. Ĉio, kio baris la vojon por la novaj planoj devis malaperi. Kanaloj estis plenigitaj, domkonstruaĵoj malkonstruataj. Tamen, post entuta kalkulo, montriĝis denove ke mankas mono por la grandiozaj planoj de tiu momento. Tio estis verŝajne bona afero, ĉar en la febro de la grandurbaj planoj oni verŝajne kripligus Lejdenon en maniero neriparebla. Tio feliĉe ne okazis.

Lejdeno en konstrutrabaro