Rigardo sur Lejdeno

 
 

Jen libreto pri Lejdeno. En ĝi vi trovos sciindaĵojn pri la urbo kaj ĝiaj enloĝantoj en pasinteco, hodiaŭo kaj ankaŭ iomete en la estonteco.

Ni ne pretendas doni al vi kompletan bildon de Lejdeno. Ni ankaŭ ne povas priskribi kelkcent jarojn de historio en kelkaj paĝoj. Okazis tro multe en la riĉa historio. Sed eblas, ke vi pro la informado en tiu ĉi libreto, kiom ajn fragmenta, fariĝas pli interesata. Ni certigas al vi, ke la historio de Lejdeno estas pasia rakonto pri gloro kaj krizo. En la hodiaŭa urbo estas multe trovebla el la pasinteco. Ne nur en la stratoj de la urbo, sed ankaŭ en la multaj muzeoj, kiuj donis al Lejdeno la kromnomon 'urbo de muzeoj'.

Sed Lejdeno estas pli ol monumento. En la urbo loĝas pli ol 109.000 homoj. Ili trovas ĉi tie sian laboron, sian instruon, sian distron. Estante moderna urbo Lejdeno havas ĉiajn avantaĝojn. Estas ĉi tie ĉiuspecaj malgrandaj kaj grandaj teatroj, kie amantoj de kulturo trovas ĉion, kio plaĉas al ili. Oni trovas ĉi tie sennombrajn eblojn por distri sin en la urbo. Oni povas elekti inter stilhavaj restoracioj kaj diskotekoj, inter hejmecaj malhelbrunaj trinkejoj kaj laŭmodaj kafejoj. En Lejdeno ĉiu povas senti sin hejme.

Eble tiu ĉi libreto instigas vin pli profunde ekkoni Lejdenon. Vi tiam troviĝas sur la interesa vojo de belega esplorvojaĝo. Estas tiom da vidindaĵoj. Ĉe la turisma oficejo, la komunuma arkivo, la bibliotekoj aŭ la muzeo 'De Lakenhal' oni certe povas helpi vin.

Se ni atingos per tiu ĉi libreto, ke vi efektive volas scii pli pri Lejdeno, tiam nia entrepreno sukcesis. Sed ankaŭ se vi ne faros tion, ni esperas ĉiuokaze ke tiu ĉi mallonga rakonto multe plezurigos vin.

 

    Enkonduke

Ekde jarcentoj en la Lejdena urba blazono troviĝas du kruciĝantaj ŝlosiloj. Lejdeno pro tio ekhavis la kromnomon 'la ŝlosilurbo'. Tiuj ĉi ŝlosiloj dankas sian originon al la unua lejdena paroka preĝejo, Pieterskerk (preĝejo de Petro), kiu estis dediĉita al Sankta Petro. Kiel pordegogardisto de la ĉielo li gardis la ŝlosilojn kaj li ankaŭ estis la patrono de la urbo. Jam ĉirkaŭ 1290 la ŝlosilo de Sankta Petro troviĝas en la blazono de la urbo. Baldaŭ poste fariĝis du kruciĝantaj ŝlosiloj, kiuj ankoraŭ ĉiam figuras en la urba blazono. Lejdeno havis bonan patronon: en regreso kaj prospero la urbo ĉiam restis rekte staranta.